Letra “Chantal (ISR) – Finĝan’ (הפינג'אן)” Official Lyrics
Teksto de “Finĝan'” ft. Chantal
Strofo 1
Blovetas facila la vent’
Brulknaras lignar’ de taĉment’
La flamoj en fajra kankan’
Leviĝas kun fum-timian’
Kantante mi sidas
La kafon dividas
Rondiru, rondiru finĝan’
Strofo 2
Al karb’ ĵetu mi kun aklam’
Branĉaron – la nutron de flam’
Ĝi brulu kun klaka rikan’
Al nia kantad’ – akompan’
La flamo jen fumas
Branĉetojn konsumas
Rondiru, rondiru finĝan’
Strofo 3
Jen bolas en lada karaf’
Trinkaĵo de reĝoj – la kaf’
Aldonas al ĝi kapitan’
Sukeron kun akv’ el Jordan’
Kelkfoje ĝi bolu
Ni kantu, petolu
Rondiru, rondiru finĝan’
Strofo 4
Forpasas la jaroj post jar’
Riveroj plu fluos al mar’
Neniam komprenos fremdul’
Korpremon de nia bravul’
Do kantu kun sento
La tuta taĉmento
Rondiru, rondiru finĝan’