Letra “Alberta Casey – Super la Arko (Over the Rainbow)” Official Lyrics
Teksto de “Super la Arko” ft. Alberta Casey
Strofo 1
Ie super la arko de l’ ĉiel’
Kuŝas lando mirinda
Diras al ni fabel’
Strofo 2
Ie super la arko en la blu’
Revoj iĝas realaj
Regas senzorga ĝu’
Rekantaĵo
Surstele tien iros mi al tiu land’ de fantazi’ feliĉa
Al supre de la kamentub’
Al supre de la blanka nub’
Al ĝojo riĉa
Strofo 3
Ie super la ark’ en sunradi’
Bluaj birdoj flugadas
Kial ne povas mi?
Rekantaĵo
Surstele tien iros mi al tiu land’ de fantazi’ feliĉa
Al supre de la kamentub’
Al supre de la blanka nub’
Al ĝojo riĉa
Strofo 4
Ie super la ark’ en sunradi’
Bluaj birdoj flugadas
Kial ne povas mi?
Eliro
Se birdoj en la sunradi’ feliĉe flugas
Ĉu ne povas mi?