Letra “Olivier Tzaut – La Lekantetoj” Official Lyrics
Teksto de “La Lekantetoj” ft. Olivier Tzaut
Strofo 1
En densa arbaro sub nigraj la arboj
Kreskadas lekanta florar’
Kun blanko de tigoj, kun blankaj petaloj
Kun blankaj la tra-la-la-la
Strofo 2
Alvenas knabino kun haroj sunlume
Falantaj en orbrila ond’
En pensoj perdita, kantetas ŝi zume
Kanteton la tra-la-la-la
Strofo 3
Jen venas junulo, jen venas samvoje
Kun ardo en bruna rigard’
Ekbrilas l’ okuloj, rekantas li ĝoje
La kanton la tra-la-la-la
Strofo 4
— Ho, diru, knabino, al kio vi fuĝas
Profunden en densa arbar’?
— Mi serĉas lekantojn, jen Anna ruĝiĝas
Ruĝiĝas ŝi tra-la-la-la
Strofo 5
— Ne serĉu, knabino, mi trovis plej belan
El ĉiuj floretoj de l’ mond’
Ĝi havas orbuklojn, okulojn juvelajn
Kaj kantas ĝi tra-la-la-la
Strofo 6
Knabino, ĉu oni vin povas ekteni?
Ĉu eblas vin tuŝi ĉe man’?
Ĉu eblas vin kisi? Ĉu eblas vin preni?
Ĉu eblas vin tra-la-la-la?
Strofo 7
— Min lasu! Ne faru! Patrino ne volas!
Jam sonis severa admon’!
— Patrino? Sed kie? Ĉi tie nur solas
Ambaŭe ni tra-la-la-la
Strofo 8
— Ĉu vi amas?
— Jes, mi amas
— Ĉu vi hontas?
— Jes, mi hontas
— Do amu kaj hontu silente!
Kaj ĉu ne pli belas la haroj la blondaj
Ĉe brunaj la tra-la-la-la
Strofo 9
La knabo foriris, subiris la suno
Kaj Anna nur sidas ĉe arb’
Ŝi zumas senpense dum venas mallumo
La kanton la tra-la-la-la
🍋 Ꮆ乇几丨ㄩ丂.匚ㄖ爪