Ĵomart kaj Nataŝa – Milito

Letra “Ĵomart kaj Nataŝa – Milito” Official Lyrics


Teksto de “Milito” ft. Ĵomart kaj Nataŝa

Io ne ĝustas en mondo
Plagoj venadas en ondoj
Nia planedo estas graveda
Je milito

Kovras fumego ĉielon
Lasis nin ĉiujn anĝeloj
Noktoj malvarmaj
Preĝoj kaj larmoj
Sango kaj ŝvito

Io ne ĝustas, mi sentas
Mankas al mondo prudento
Ja ĉiam homa genio
Inventas potencajn armilojn

Milito
Milito

Post longa nokt’ mateniĝas
Multaj neniam vekiĝos
Kontraŭ la bomboj staras l’ kolombo
Helpu nin dio

Kiel el eta infano
Kreskas kruela tirano?
Io ne ĝustas
Io ne justas
Homtragedio

Lyricsbyletras.com

Io ne ĝustas, amiko
Ja malsukcesas politiko
Ja oni bombas denove
Ja oni murdas denove
Milito

Fajroj ĉe la horizonto
Venas novaĵoj de l’ fronto
La dudek kvaran de februaro
Ekis l’ frenezo


Koro vundita por ĉiam
Kaj mi forgesos neniam
Ŝtat’ kontraŭ ŝtato
Frat’ kontraŭ frato
Homoj civilaj kaj kruelaj soldatoj
Terura prezo

Mariupol
Herson
Hostomel
Melitopol
Berdjansk
Ĉerniĥiv
Harkiv
Sumi
Izjum
Irpinj
Kijiv
Buĉa
Varsovio
Vilno
Rigo
Talinо
Bukareŝto
Londono
Romo
Parizo
Berlino

Search music video on youtube:

    Descubra mais sobre LyricsByLetras

    Assine agora mesmo para continuar lendo e ter acesso ao arquivo completo.

    Continue reading