Letra “Inspiro – Maja nokto” Official Lyrics
Teksto de “Maja nokto” ft. Inspiro
Strofo 1
Arĝenta luno brilas
Dormanta super val’
Kaj en ĝardeno trilas
Mallaŭte najtingal’
Strofo 2
Trankvilo kaj silento
Mi sidas en ĝarden’
Al mi alblovas vento
Odoron de jasmen’
Odoron de jasmen’
Strofo 3
Ho, bela nokto maja
Ho, flora bonodor’
En mia kor’ malgaja
Sopiro iras for
Strofo 4
Kaj sidas mi ravita
Per ĉarmo de printemp’
Por kor’ elturmentita
Alvenis bela tent’
Strofo 5
Min jam plenigas fortoj
Kaj vivi volas mi
Mi povas venki l’ sorton
Batali kontraŭ ĝi
Batali kontraŭ ĝi
Instrumenta
Strofo 6
Arĝenta luno brilas
Dormanta super val’
Kaj en ĝardeno trilas
Mallaŭte najtingal’
Mallaŭte najtingal’