Letra “Inspiro – Karteta dometo” Official Lyrics
Teksto de “Karteta dometo” ft. Inspiro
Strofo 1
Kie mirakle bluetas mont’
Kie el tero fluas la font’
Tie karteta staras domet’
Kaj tie vivas kune: kviet’
Rekantaĵo
Plumo, inkujo, kudrilo, faden’
Novaj fabeloj kaj olda kamen’
Amikaj kantoj, freŝakvo en tin’
Kaj ankaŭ mi en fin’
Strofo 2
Se, mia frato, trafos vin plag’
Se pelos vin nebula tag’
Frapu la pordon kaj knaros ĝi
Tuj malfermiĝos, kaj scios vi pri
Rekantaĵo
Plumo, inkujo, kudrilo, faden’
Novaj fabeloj kaj olda kamen’
Amikaj kantoj, freŝakvo en tin’
Kaj ankaŭ mi en fin’
Instrumenta
Rekantaĵo
Plumo, inkujo, kudrilo, faden’
Novaj fabeloj kaj olda kamen’
Amikaj kantoj, freŝakvo en tin’
Kaj ankaŭ mi en fin’
Strofo 3
Degelas tempo, degelas stel’
Kaj vivo ŝajnas nur bagatel’
Foriras homo, poste la nom’
Restas nur mia karteta dom’
Rekantaĵo
Plumo, inkujo, kudrilo, faden’
Novaj fabeloj kaj olda kamen’
Amikaj kantoj, freŝakvo en tin’
Kaj ankaŭ mi en fin’
Kaj ankaŭ mi en fin’
Kaj ankaŭ mi en fin’
🍋 Ꮆ乇几丨ㄩ丂.匚ㄖ爪