Letra “Gianfranco Molle – Ne atendu bonan onton” Official Lyrics
Teksto de “Ne atendu bonan onton” ft. Ĝanfranko
Strofo 1
Pluraj homoj plendas jene
Mi marksisto estas vere
Tajloradas nun, tamene
Oni vestojn malkohere
Strofo 2
Fermajn pugnojn homoj kaŝas
En la poŝoj pro pudoro
Cigaredojn lipoj draŝas
Mortas cindroj en la koro
Rekantaĵo
Ĉu vi ŝparas nun kuraĝon
En atend’ de bona onto
Kiel ul’ perdinta saĝon
Sida ĉe rivera ponto
Atendante ke el fonto
Akvo ĉesos flui?
Strofo 3
Siblas nun malama vento
Iujn tedis eĉ espero
Kovras iujn nur silento
Kiel lana pulovero
Strofo 4
Nokte vagas duba sento
Pri morgaŭa la vetero
Ĉu ĝi portos bonan ion?
Sed kion? Kion? Kion?
Rekantaĵo
Ĉu vi ŝparas nun kuraĝon
En atend’ de bona onto
Kiel ul’ perdinta saĝon
Sida ĉe rivera ponto
Atendante ke el fonto
Akvo ĉesos flui?
Strofo 5
Iuj pensas ke la fonto
Ĉesos akvi la riveron
Tamen venos de la monto
Plia akvo ĉi someron
Strofo 6
Onidire en estonto
Ja degelos atmosfero
Sed problemojn niajn solvos
Nur alfront’, alfront’, alfront’
Rekantaĵo
Vi ne ŝparu nun kuraĝon
Ne atendu bonan onton
Kiel ul’ perdinta saĝon
Sida ĉe rivera ponto
Atendante ke el fonto
Akvo ĉesos flui
Strofo 7
Sociismon ni konstruas
Kaj ni sukcesos certe iam
Morgaŭ ne! Hodiaŭ! Ĉiam
Libereco tre malfruas
Strofo 8
Kuracil’ por sociismo
Laŭte tion mi pribruas
Estas pli da sociismo
Pli da, pli da, pli da
Rekantaĵo
Vi ne ŝparu nun kuraĝon
Ne atendu bonan onton
Kiel ul’ perdinta saĝon
Sida ĉe rivera ponto
Atendante ke el fonto
Akvo ĉesos flui
Atendante ke el fonto
Akvo ĉesos flui
Atendante ke el fonto
Akvo ĉesos flui
Atendante ke el fonto
Akvo ĉesos flui
🍋 Ꮆ乇几丨ㄩ丂.匚ㄖ爪