Chantal (ISR) – Luno lumas (לילה לילה)

Letra “Chantal (ISR) – Luno lumas (לילה לילה)” Official Lyrics


Teksto de “Luno lumas” ft. Chantal

Strofo 1

Luno lumas, la vento trakuras
Luno lumas, folioj susuras
Luno lumas kaj brilas jam stel’
Dormu knabino, finbrulis kandel’
Dormu, dormu, finbrulis kandel’
Luno lumas
Dormu knabino, finbrulis kandel’


Strofo 2

Lyricsbyletras.com

Luno lumas, mallevu palpebrojn
Luno lumas, tenante la sabrojn
Luno lumas, galopis al vi
Dormu knabin’, kavaliroj la tri
Dormu, dormu, kavaliroj la tri
Luno lumas
Dormu knabin’, kavaliroj la tri


Strofo 3

Luno lumas, l’ unua pafmortis
Luno lumas, la dua neĝ-frostis
Luno lumas, la tria pro vin
Dormu knabino, forgesis li vin
Dormu, dormu, forgesis li vin
Luno lumas
Dormu knabino, forgesis li vin


Strofo 4

Luno lumas, blovegas la vento
Luno lumas, ne estas silento
Luno lumas, ne revu pri ĝoj’
Dormu knabino, malplenas la voj’
Dormu, dormu, malplenas la voj’
Luno lumas
Dormu knabino, malplenas la voj’

🍋 Ꮆ乇几丨ㄩ丂.匚ㄖ爪

Search music video on youtube:

    Descubra mais sobre LyricsByLetras

    Assine agora mesmo para continuar lendo e ter acesso ao arquivo completo.

    Continue reading