Letra “Chantal (ISR) – Lando lando (ארץ ארץ)” Official Lyrics
Teksto de “Lando lando” ft. Chantal
Strofo 1
Lando, nia lando
Lando Israel’
Ĝia suno, lakto kaj miel’
Nia naskiĝlando, sole tie ĉi
Por eterne restos la patri’
Rekantaĵo
Land’, ni amas vin
Vi, patro kaj patrin’
Lando de l’ popol’
Paca kre-simbol’
Nia naskiĝlando, sole tie ĉi
Eterne vivos ni
Strofo 2
Lando, nia lando
Strando ĉe la mar’
Svarmo da infanoj kaj florar’
Norde, la Kineret; sabloj en la sud’
Ĉie sonas la “ŝalom”-salut’
Rekantaĵo
Land’, ni amas vin
Vi, patro kaj patrin’
Lando de l’ popol’
Paca kre-simbol’
Nia naskiĝlando, sole tie ĉi
Eterne vivos ni
Eterne vivos ni
🍋 Ꮆ乇几丨ㄩ丂.匚ㄖ爪