Letra “Alberta Casey – La Vivo en Roz' (La Vie en Rose)” Official Lyrics
Teksto de “La Vivo en Roz'” ft. Alberta Casey
Rekantaĵo
Se li ĉirkaŭbrakas min
Kaj diras: “Amatin’!”
Por mi la vivo rozas
Amon flustras lia buŝ’
Ĉe mia kor’ ektuŝ’
Jes, kvankam li nur prozas
Strofo 1
Plenas nun l’ anim’ je riĉ’
De rava am-feliĉ’
Kaj tion kaŭzas li
Li por mi estas, kaj mi nur por li
Tion promesis ni por tuta vivo
Kaj tuj ĉe l’ unua vid’
Mi tremas pro agit’
Kaj kor-ekscit’
Strofo 2
Okuloj liaj, jen delir’
Rezisti eblas ne, kaj sur
La buŝ’ ridet’, jen do la vir’
Min posedanta tuta nur
Rekantaĵo
Se li ĉirkaŭbrakas min
Kaj diras: “Amatin’!”
Por mi la vivo rozas
Amon flustras lia buŝ’
Ĉe mia kor’ ektuŝ’
Jes, kvankam li nur prozas
Strofo 3
Plenas nun l’ anim’ je riĉ’
De rava am-feliĉ’
Kaj tion kaŭzas li
Li por mi estas, kaj mi nur por li
Tion promesis ni por tuta vivo
Kaj tuj ĉe l’ unua vid’
Mi tremas pro agit’
Kaj kor-ekscit’
🍋 Ꮆ乇几丨ㄩ丂.匚ㄖ爪